has gloss | epo: La Bereich Badische Bergstraße – en Esperanto "areo badenia Monta Vojo" – estas vinkultiva regiono en sudokcidenta Germanio. Ĝi difiniĝas kiel la sudo de la geografia regiono Bergstraße, do "Monta Vojo", kiu ĝenerale estas la transira zono inter la mezalta montaro Odenvaldo oriente kaj la vasta ebenaĵo de la rivero Rejno, cizita de ampleksaj glaĉeroj dum la lasta glaciepoko, okcidente – temas pri tiu parto de la regiono Bergstraße situanta en la federacia lando Baden-Virtembergo. Ene de la federacia lando, la areo konsistigas la plejan nordon kaj estas parto de la distrikto Rhein-Neckar, kiu ĉirkaŭas la urbon Hajdelbergo. Ekde la jaro 1971 la areo badenia Monta Vojo estas parto de la vinkultiva regiono "Badenio". |